Globusoj

Globusoj 2 :
Mitologio kaj Astronomio / Fuelpiloj


 

Nova tutkolora eldono estos baldaŭ disponebla ĉi-tie.
Ne restas plu ekzempleroj el la malnova eldono.

Enhavo :

  • "Astronomio kaj mitologio" (5 artikoloj, 10 paĝoj).
    En tiu dua parto, Patrick Lagrange daŭre proponas pliajn tiklajn temojn, por montri, kiom malfacile ni taksas rilatojn inter astronomio kaj mitologio.

  • "Fuelpiloj" (8 artikoloj, 16 paĝoj).
    Jen estonteca temo. Eble morgaŭ niaj veturiloj funkcios per hidrogeno, kiu "brulos" en fuelpiloj. Nepras jam scii la sciencajn bazojn. Tiucele, ni apliku samajn fizikajn leĝojn (pri elektro, pri kemio, pri energio... ) al du plej ekstremaj ekzemploj : al senpotenca eta lud-veturilo kaj al la kosmoŝipo, kies fuelpiloj ebligis al homoj viziton de Luno (kiam ili ne paneis).

Fine de ĉiu numero aperas 5 demandoj pri la artikoloj. Uzu ilin kiel ludon, aŭ kiel trejnigon, aŭ kiel vi deziras. Tamen sciu, ke, kiuj sendos al ni almenaŭ 2 bonajn respondojn, tiuj senpage abonos la revuon !

 


Kontakto :

  • Dominik Bertrand / 7, rue des Brulis / 77320 Jouy-sur-Morin / Francio.

  • "globusoj" ĉe "orange.fr".