Globusoj

Globusoj 1 :
Mitologio kaj Astronomio / Ni mezuru nian planedon / Elektronaj Tuboj


 

Nova tutkolora eldono estos baldaŭ disponebla ĉi-tie.
Ne restas plu ekzempleroj el la malnova eldono.

Enhavo :

  • "Astronomio kaj mitologio" (5 artikoloj, 10 paĝoj).
    Patrick Lagrange prelegis Esperante pri tiu temo en 2009 en kulturcentroj Kvinpetalo kaj Greziljono. Jen unua parto de tio, kion li prezentis al ni, post longa studado kaj pri astronomio kaj pri mitologio.

  • "Ni mem mezuru nian planedon" (3 artikoloj, 10 paĝoj).
    En novembro 2007 okazis granda eksperimento per Esperanto : "projekto Eratosteno". Junuloj disigitaj tra la tuta planedo elmezuris grandecon de Tero ! Jen detaloj pri la aventuro kaj ĉefe pri la eblaj kalkuloj.

  • "Elektronaj diodo-tuboj" (2 artikoloj, 6 paĝoj).
    Aplikado de Fiziko en elektroniko estas jam duoble interesa, sed jen ĝi estas ankaŭ originala, per tiu ekstudado de malnovaj elegantaj elektronaj tuboj.

Fine de ĉiu numero aperas 5 demandoj pri la artikoloj. Uzu ilin kiel ludon, aŭ kiel trejnigon, aŭ kiel vi deziras. Tamen sciu, ke, kiuj sendos al ni almenaŭ 2 bonajn respondojn, tiuj senpage abonos la revuon !

 


Kontakto :

  • Dominik Bertrand / 7, rue des Brulis / 77320 Jouy-sur-Morin / Francio.

  • "globusoj" ĉe "orange.fr".